Informoj
Sztetl
Projekto de klezmera muziko, kiu naskiĝis pro sopiro je la judaj kulturo kaj tradicio, kiuj disfloris en la intermilita periodo. Tio, kio distingas Sztetl disde aliaj klezmeraj bandoj, estas tre forta ligiĝo kun tradiciaj melodioj.
Elżbieta Grozdew: ilustraĵoj
Lumoplenaj, gajaj ilustraĵoj de Elżbieta Grozdew portas nin en la mondon de senzorga infaneco, teksita per rememoroj, imagpovo kaj revoj. En tiu mondo ĉiuj floro kaj arbo estas aparta historio, tie la apuddoma ĝardeno iĝas arbusta densejo, kaj sub fragujo sin kaŝas mistero… En la ilustraĵoj troviĝas somero, suno, la aero odoras liberon kaj amuzon.
Tago de la Infano
Okaze de la Tago de la Infano ni invitas niajn plej junajn gastojn kaj iliajn prizorgantojn al la Ludosalono. Ĝi estas spaco celanta kreeman kaj liberan ludadon, ekipita per eduk-ludoj kaj aliaj amuzaĵoj. Temas pri loko, en kiu ne ekzistas enuo.
Historiaj promenadoj: Judaj artistoj de Bjalistoko, partoj 1 kaj 2
En Bjalistoko de multaj jarcentoj grava kulturokrea komunumo estis la judoj. Tio estas tute komprenebla, se ni prenos en konsideron la fakton, ke ili konsistigis signifan plejmulton de la urbanaro.
Ili estas multaj nenie. Rememorigado pri la polaj judoj en la urba spaco
Murpentraĵoj pri la juda temaro, kiujn ni prezentas en „Ili estas multaj nenie” estas la provo plenigi la spacon de judoj, ne plu ĉeestantaj en la pola pejzaĝo – la provo memorigi pri ilia multjarcenta ĉeesto, kaj samtempe la moderna formo de arta esprimo en la urba spaco. En dekkelkaj kelkaj temaj fakoj la ekspozicio fokusiĝas pri la pola-juda historio.
Paĝo: 7/55