Informoj
Majstroj de Ilustraĵoj
La ekspozicio „Majstroj de Ilustraĵoj”, preparita de la Eldonejo Dwie Siostry, prezentas verkojn de ok elstaraj ilustristoj, kiuj kunkreis la gloron de la pola libra ilustrado en ĝia plej bona periodo. Ĉiu el ili ellaboris sian propran, originalan grafikan stilon, rekoneblan per unu rigardo.
Fermo de la ekspozicio, renkontiĝo kun la familio de Seweryn Nowakowski kaj kuratora gvidado
Ni invitas al kuratora gvidado tra la ekspozicio kaj renkontiĝo kun Krystyna Nowakowska (bofilino de Seweryn Nowakowski) kaj ŝiaj filinoj kaj genepoj. Dum la renkontiĝo ni ekkonos interalie la sorton de la familio Nowakowski post la forlaso de Bjalistoko en 1939, ni ekscios kiel oni sukcesis savi familiajn memoraĵojn el la domo de la urbestro, kaj antaŭ ĉio – kiel post la milito iris la serĉado de Seweryn Nowakowski.
Knabino el memorlibro. Serĉante Rywka el la getto de Lodzo
La ekspozicio prezentas la historion de Rywka Lipszyc, juna knabino, kiu en memorlibro dokumentis sian luktadon kun la milita realeco. Ja ĉi tiu memorlibro estas la deirpunkto de la ekspozicio.
20aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj
Dum la 20-aj Bjalistokaj Zamenhof-Tagoj, kiuj okazos en la tagoj 13–15 de decembro 2019, ni invitas al vico da eventoj, prelegoj kaj koncertoj. Ĉi-jare ni festas du datrevenojn: la 160-jariĝon de L. L. Zamenhof (1859–1917).
Zamenhof, Krakovo kaj esperantistoj sur vitraj platoj de antaŭ jarcento
La fotoj konserviĝis en la formo de dekkelkaj vitraj platetoj – heliografaĵoj (temas pri nobla fototekniko populara komence de la 20-a jarcento). Ni ne konas la historion de la kolekto, ni povas nur supozi, ke temas pri parto de pli granda kolekto de dokumentoj, kiujn Warden faris dum grandaj kaj etaj renkontiĝoj de esperantistoj. Dum cent jaroj la vitraj negativoj kuŝis en siaj originalaj skatoloj. Hodiaŭ ili atingis nin kiel donaco de brita esperantisto Bill Chapman pere de Instituto de Pola Kulturo en Londono.
Paĝo: 4/43